I.Kion virino povas, donacis vi, trezoro,liliojn de l' animo kaj rozojn de koro. Liliojn blankajn, kun la molpolva or-ornamo, purpurajn rozojn kun la elflagra hela flamo. Liliojn blankajn, pure kaj mildodore revajn, parfumojn purpurrozajn, sorĉvibre animlevajn. Liliojn blankajn, kiuj per hel' serena ĉarmas, purpuran rozon, tiel malĝojan, se ĝi larmas. En miaj kantoj, vidu, ĉi floroj ekunuis, mortintaj la lilioj, en ilin sango fluis. En miaj kantoj vidas mi flori rozojn blankajn, nur en la vesperruĝo de la feliĉ' ardantajn. II.Pli tristan kiu konas,ol kiam suno dronas, kaj fora son' de fluto en nostalgi' forsonas? El la arboj venas, el mallum' orgenas voĉ' sekreta: Junaj revoj, ve, ke ili svenas. Ĝemo, tim', sopiro, milda sonĝdeliro, kvazaŭ vangojn kaj okulojn tuŝus ama spiro. Aŭdu, kanoj ĝeme, mole, sindoneme vibras, kiel brusta volbo sub la kisoj, treme. Ond' sopirdolora! Ho, ĉi ŝvel' odora ŝajnas ŝpruci el kaliko de la nokto flora. Pli tristan kiu konas, ol kiam suno dronas, kaj fora son' de fluto en nostalgi' forsonas? |